Li Xi faris oficialan amikan viziton al Egiptio
Mirinda Publikigita: 2023-09-27 09:06:14

Laŭ invito de egipta parlamenta prezidanto, konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĝenerala sekretario de la Centra Disciplin-Kontrola Komisiono de KPĈ komencis sian oficialan amikan viziton al Egiptio de la 23a ĝis la 25a de septembro. 

En intervidiĝo kun egipta prezidento Abdel Fattah al Sisi, Li Xi transsendis intiman saluton de prezidanto Xi Jinping. Li diris, ke en la lastaj jaroj prezidanto Xi kaj prezidento Sisi faris profundajn interŝanĝojn pri duflankaj rilatoj, plurflanka kunlaboro, legitima regado, kaj liveris bazajn regulojn por disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Egiptio en la ŝanĝiĝema ĝenerala situacio de la mondo. 

Ĉinio kune kun Egiptio efektivigos gravajn konsentojn atingitajn de la du ŝtatestroj, antaŭenigos profundan kunordigon de la iniciato Zono kaj Vojo kaj Perspektivo 2030 de Egiptio. Ĉinio volas plifortigi kun Egiptio kunlaboron kaj kunordigon en internacia kaj regiona aferoj, akceli praktikon de Tutmonda Disvolva Iniciato, Tutmonda Sekureca Iniciato kaj Tutmonda Civilizacia Iniciato. 

Sisi transsendis per Li Xi belajn dezirojn al prezidanto Xi kaj diris, ke Egiptio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en infrastrukturo, turismo kaj financo kaj bonvenigas pliajn ĉinajn entreprenojn por investado en Egiptio. Egiptio ĉiam firme sekvas la principon de unu Ĉinio kaj dankas Ĉinion pro subteno al Egiptio en aliĝo al mekanismo de BRICS. 

 Dum la vizito, Li Xi intervidiĝis ankaŭ kun parlamenta prezidanto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree