La 26an de septembro en la Nacia Muzeo de Arkeologio, Antropologio kaj Historio de Peruo, okazis startiga ceremonio de la Tutmonda Ekspozicio, Speciala Ekspozicio en Peruo “Vojaĝo kun Civilizacioj”. Peruaj registaraj oficistoj, reprezentantoj de la ĉina ambasado en Peruo, respondeculoj de ĉefaj amaskomunikiloj de Peruo kaj arkeologiaj specialistoj kaj amikaj personoj ĉeestis la eventon.
La ekspozicio “Vojaĝo kun Civilizacioj” estas organizita de la Centra Komunikila Grupo, CGTN, la ĉina ambasado en Peruo kaj la Nacia Muzeo de Arkeologio, Antropologio kaj Historio de Peruo. La ekspozicio okazas de la 26a de septembro ĝis la 2a de oktobro kaj poste okazos en Honkongo, Makao, Britio kaj Egiptio.