Dum la jardeko tiu koncepto havigis al si la forton ŝanĝi la mondon
CMG Publikigita: 2023-09-27 14:30:01

Apud la longa rivero de la historio jardeko estas efemera, kaj tamen sufiĉa por havi la forton, kiu povas ŝanĝi la mondon: la iniciato “Zono kaj Vojo” estigis investon de preskaŭ duiliono da usonaj dolaroj kaj liberigis kvardek milionojn da mondaj homoj de malriĉeco; kiam la kovima epidemio furioziĝis tramonde, ĉinaj vakcinoj kaj medicinaj materialoj estis rigardataj de multaj landoj kiel “vivgardantoj”… ĉio tio okazis ĝuste per la influo de la koncepto, formi la homan sortkomunumon, proponita de Ĉinio.

Marte de 2013, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris paroladon en la Moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj, li unuafoje parolis pri la koncepto de la homa sortkomunumo. Poste, tiu ideo senĉese riĉiĝis kaj evoluis. Ĝi en la sinsekvaj ses jaroj estis enskribita en rezoluciojn de la Ĝenerala Asembleo de UN kaj multfoje menciita en rezolucioj kaj deklaracioj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizaĵo kaj de plurflankaj mekanismoj kiel BRICS-landoj. La koncepto do estas vaste rekonata kaj subtenata de la internacia komunumo. Kio estas la kialo post tio? En la 26a de septembro ĉinaj aŭtoritatoj publikigis blankan libron, t.e. Kunkonstruado de la Homa Sortkomunumo: Iniciatoj kaj Agoj de Ĉinio. La libro respondis la ĉi-supre priparolitajn demandojn.

La ideo formi la homan sortkomunumon estas jen respondo donita de Ĉinio al la “epoka demando”, kaj en tio elmontriĝas penetrema kono pri la evoluo de la monda situacio. En la ideo oni akcentas, ke la sorto de ĉiu nacio, ĉiu lando kaj ĉiu homo estas kunligita; ke estas rekomendite kune konstrui tian mondon, kie sin trovas konstanta paco, ĝenerala sekureco, komuna prospero, nefermiteco kaj toleremo, pureco kaj beleco; kaj ke, por mastrumi mondajn aferojn, ĉiuj ŝtatoj sin engaĝas kaj iĝas partoprenantoj, kontribuantoj kaj profitantoj.

Robert Lawrence Kuhn, la prezidanto de la Usona Fonduso Kuhn, diris, ke tiu ideo “konformas al la bezono de niatempo en tumulto”.

Dum la dek jaroj, de la iniciato kune konstrui la Zonon kaj Vojon ĝis la Tutmonda Disvolva Iniciato, Tutmonda Sekureca Iniciato kaj Tutmonda Civilizacia Iniciato, Ĉinio ĉiam faris sian plejeblecon en la formado de la homa sortkomunumo kaj alportis gigantan dividendon al la mondo.

Malsame kiel la penso de iuj okcidentaj landoj pri “ludo je nula sumo”, la koncepto formi la homan sortkomunumon celas pacan disvolvadon anstataŭ konflikto kaj antagonismo, komunan sekurecon anstataŭ absoluta sekureco, kundividon de gajnoj kaj profitoj anstataŭ ludo je nula sumo. Nun pli kaj pli multaj landoj kaj popoloj ekkonis, ke tiu koncepto konformas al la komunaj interesoj de la tuta homaro. La ĝenerala sekretario de UN, António Guterres, diris: “Nia celo praktiki plurflankismon estas ja starigi la sortkomunumo de la homaro”.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree