Eŭropaj personuloj alte taksis deziron de Ĉinio pri konstruado de komunumo de komuna estonteco por la homaro
Mirinda Publikigita: 2023-09-27 15:32:28

La jaro 2023 markas la 10an datrevenon de prezento de ĉina prezidanto Xi Jinping pri la koncepto de konstruado de komunumo de komuna estonteco por la homaro. En la 26a de septembro, Oficejo pri Novaĵoj de ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la blankan libron “Kune konstrui komunumon de komuna estonteco por la homaro: Iniciatoj kaj Agoj de Ĉinio”, kiu amplekse konigas pensojn kaj praktikojn de konstruado de komunumo de la komuna estonteco por la homaro, celante akceli konon kaj interkomprenon de la internacia komunumo kaj koncentri vastajn konsentojn.

Pri tio multaj eŭropaj personuloj diris, ke en la ŝanĝiĝema mondo, la koncepto de konstruado de komunumo de la komuna estonteco por la homaro kontribuis al reformo de la tutmonda rega sistemo saĝecon kaj projekton de Ĉinio.

Ekzekutiva direktoro de Albana Instituto pri Tutmondiĝa Studo Marsela Musabelliu diris, ke tutmondiĝa vidkampo kaj transkultura vidpunkto povas akceli inkluzivecon kaj komprenon de la homoj. Fine ni komprenos, ke kie ajn ni troviĝas kaj de kie ajn ni venas, ni estas samaj, ju pli frue ni konas tion, des pli frue la homaro solidariĝas.

Esploristo de esplorejo pri BRICS-landoj de Itala Roma Ekonomia kaj Socia Instituto Fabio Massimo Parenti diris, ke konstruado de komunumo de la komuna estonteco por la homaro estos urĝa bezono de la homaro, kio estas, egale trakti unu al la alia per dialogo, interkompreno kaj malfermo kaj ĉiam respekti disvolvan vojon de malsamaj civilizacioj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree