Kiamaniere vi veturis en Monda Senveturila Tago?
Mirinda Publikigita: 2023-09-28 14:28:14

La 22a de septembro estas Monda Senveturila Tago. La tago celas fortigi mediprotektan konscion de la homoj kaj stimuli la homojn preni publikajn veturilojn, biciklon aŭ piediri en urboj.

La senveturila tago estis inciatita de Francio. En la 22a de septembro de 1998, urbanoj de 35 urboj de Francio memvole iniciatis ne uzi privatajn veturilojn en tiu tago. Tiel tiu tago fariĝis la unua “senveturila tago en urboj” de Francio. Februare de 2000, la aktivado estis prenita de EU en mediprotekta politiko kaj la 22a de septembro fariĝis Eŭropa Senveturila Tago. Poste ĝi rapide populariĝis en la mondo kaj fariĝis monda tago.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree