“Artefarita intelekto” estas fenestro por observi la ĉinecan modernigon
CMG Publikigita: 2023-09-28 21:42:04

Subtenate de 5G, interreto de objektoj, granda datumo, artefarita intelekto kaj tiel similaj teknologioj, ene kaj ekstere de la konkursejoj de la 19aj Aziaj Ludoj en Hangzhou ĉie troviĝas altteknologiaj faktoroj, kio estigis varman diskutadon ĉe la internacia komunumo.

Por la Aziaj Ludoj de Hangzhou oni unuafoje metis la ideon en la historio gastigi Aziajn Ludojn per “artefarita intelekto”. El teknologia angulo ĝi kreis multe da “unuaecoj”. La ekstera mondo komentis, ke la Aziaj Ludo de Hangzhou estas ne nur sporta konkuro, sed ankaŭ platformo, kiu elmontras la progreson de la ĉina cifereca teknologio.

Hangzhou havas la titolon de “urbo de cifereco” en Ĉinio, kaj la provinco Zhejiang, al kiu Hangzhou apartenas, estas pioniro de la ĉineca modernigo. Ĝuste en tiu ĉi senco “artefarita intelekto” estas bona fenestro por observi la ĉinecan modernigon.

Novokreo estas la unua movforto de la ĉineca modernigo, kaj “Aziaj Ludoj de artefarita intelekto” estas lastatempe elmontro de atingoj, kiujn faris Ĉinio en sia kreado. En la pasintaj kvin jaroj la investa forteco de la ĉina tutsocia esplorado leviĝis de 2,1% ĝis 2,5%, kaj la kontribua proporcio de scienca progreso estis altigita ĝis 60%. La raporto pri Tutmonda Kread-indico 2023, kiun en la 27a de septembro la Monda Organizaĵo pri Intelekta Proprieto publikigis, montras, ke Ĉinio ĉi-jare restas en la 12a loko, kaj ĝi estas sola mezenspezita ekonomio en la antaŭaj 30 lokoj.

Ĉia voluigo estas nur por la popolo. El la “Aziaj Ludoj de artefarita intelekto” oni vidas ankaŭ la esencon, t.e. la ĉineca modernigo servas nur por la popolo. Zhejiang nuntempe antaŭenpuŝas altkvalitan disvolvadon kaj konstruas ekzemplan regionon de komuna riĉiĝo. La konkursejoj de la 19aj Aziaj Ludoj estis konstruitaj ne nur en la granda urbo Hangzhou, sed ankaŭ en malgrandaj kiel en Chun’an kaj Tonglu, kaj tio lasas pli multajn homojn sperti kaj partopreni la Aziajn Ludojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree