Ĉinio klopodas konstrui pli altnivelan liberkomercan ekzemplan zonon
Mirinda Publikigita: 2023-09-28 14:32:32

La kuranta jaro markas la 10an datrevenon de konstruado de la liberkomerca ekzempla zono. Ĵaŭde la Oficejo pri Novaĵoj de ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon, respondeculoj de Komerca Ministerio, Ministerio pri Trafiko kaj Transporto, Ĝenerala Administracio de Dogano, Ŝtata Administracio pri Ekstera Valuto konigis koncernajn statojn pri tio.

Ekde 2013, laŭ dispozicio de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro, Ĉinio sinsekve sesfoje establis 21 liberkomercajn ekzemplajn zonojn. En la pasintaj 10 jaroj, la liberkomercaj ekzemplaj zonoj prenis aron da bazaj kaj novaj rimedoj de reformo kaj malfermo, atingis multajn simbolajn, gvidatajn kaj sisteme novigajn fruktojn kaj kultivis industriajn kolektojn kun internacia konkurencpovo. En 2022 tiuj 21 liberkomercaj ekzemplaj zonoj kun teritorio de malpli ol 4% de la ŝtata teritorio kontribuis al la lando 18,1% de ekstera investo kaj 17,9% de importado kaj eksportado de la lando, kiuj respektive altiĝis al 18,4% kaj 18,6% en la unua duonjaro de 2023.


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree