Ĉinio akiris praktikajn kaj riĉajn fruktojn kun arabaj kaj centraaziaj landoj en kuna konstruado de Zono kaj Vojo
Mirinda Publikigita: 2023-09-28 17:17:47

Ĵaŭde proparolanto de ĉina Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris, ke la kuranta jaro markas 10an datrevenon de prezento de la iniciato de Zono kaj Vojo. En la pasintaj 10 jaroj, Ĉinio akiris praktikajn kaj riĉajn fruktojn kun arabaj kaj centraaziaj landoj en kuna konstruado de Zono kaj Vojo.

Lastatempe fermiĝis la 6a Ĉina-Araba Ekspozicio, Eŭropa kaj Azia Ekonomia Forumo 2023 en Yinchuan de Ningxia-provinco kaj Xi’an de Shaanxi-provinco. Ĉeestantoj aktive kontribuis siajn proponojn kaj opiniojn pri kuna konstruado de la Zono kaj Vojo. En la gazetara konferenco, Wang konigis situacion pri kuna konstruado de la Zono kaj Vojo inter Ĉinio kaj koncernaj landoj kaj diris, ke arabaj landoj estis gravaj partoprenantoj de la Silka Vojo en la historio kaj naturaj kunlaboraj partneroj de kuna konstruado de la Zono kaj Vojo. En la pasinta dekjaro, la iniciato Zono kaj Vojo akiris ĝeneralan bonvenigon kaj aktivan partoprenon de arabaj landoj, ambaŭ flankoj efektivigis pli ol 200 grandajn kunlaborajn projektojn en energio, infrastrukturo kaj aliaj kampoj kaj la kunlaboraj fruktoj profitigis preskaŭ du miliardojn da popolanoj de ambaŭ flankoj.

Wang diris, ke la centra Azio estas la loko kie estis prezentita la iniciato Zono kaj Vojo kaj grava direkto de interkomunikado kaj interligado. En la pasintaj 10 jaroj gvidate de kuna strategio de prezidanto Xi kaj ŝtatestroj de kvin centraaziaj landoj, Ĉinio kaj koncernaj landoj efektivigis serion da gravaj projektoj, kiuj vaste profitigis popolojn de la regiono.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree