Ĵaŭde vespere en la Popola Granda Halo en Pekino, okazis la bankedo celebre al 74a datreveno de fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. La ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, Xi Jinping ĉeestis kaj faris gravan parolon en la bankedo. Li nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, la Ŝtata Konsilantaro esprimas noblan estimon al diversaj etnogrupoj de la lando, armeanoj de la Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj oficiroj kaj soldatoj de armitaj policaj trupoj, diversaj demokrataj partioj kaj senpartiaj personoj, sinceran saluton al samlandanoj de Honkonga Speciala Administracia Regiono, Makaa Speciala Administracia Regiono, Tajvano kaj ekstermaraj samlandanoj kaj elkoran dankon al amikaj landoj kaj internaciaj amikoj, kiuj zorgas kaj subtenas modernan konstruadon de Ĉinio.