Hodiaŭ, la 27an de septembro, la ĉina Ŝtata Statistika Buroo publikigis donitaĵojn, kiuj montras, ke inter januaro kaj oktobro ĉi-jare la negocaj enspezoj ricevitaj de la tutlandaj industriaj entreprenoj super destinita skalo estis 84,33 duilionoj da juanoj, kaj la profita totolo 4655,82 miliardoj da juanoj. Oktobre, la negocaj enspezoj kreskis je 0,8% kompare kun la pasintjare sama periodo, kaj la profita totalo je 17,2%. Estas evidente, ke la industria produktado en oktobro stabile leviĝis, la situacio de vendo pliboniĝis, la enspezoj de industriaj entreprenoj pliiĝis, kaj la profito rimarkinde kreskis.
Hieraŭ la Azia Infrastruktura Invest-Banko (AIIB) informis, ke en la 8a Jarkunveno de la Konsilio en Sharm El-Sheikh, Egiptio, AIIB akceptis la peton de Salvadoro, Salomonoj kaj Tanzanio aliĝi al AIIB. Nun AIIB nombras 109 membrojn, kiuj kovras 81 elcentojn de la tutmonda loĝantaro kaj 65 elcentojn de la malneta enlanda produkto en la mondo.