Xi Jinping faris gravan instrukcion pri la laboro por virinoj kaj infanoj
CMG Publikigita: 2023-09-28 19:47:48

Lastatempe Xi Jinping, la ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan instrukcion pri la laboro por virinoj kaj infanoj, kies afero estas esenca konsistiga parto de la partia kaj ŝtata afero. 

Xi akcentis, ke por potencigi la landon kaj reprosperigi la nacion la virinoj estas gravaj fortoj, kaj la infanoj estas venontaj novaj fortoj. Diversnivelaj partiaj komitatoj kaj registaroj devas pli bone koni la gravecon de la laboro por virinoj kaj infanoj kaj pli profunde disvolvi la aferon de virinoj kaj infanoj; insisti pri la bazaj ŝtatprincipoj de egaleco inter virino kaj viro kaj de infana privilegio en disvolviĝo; profunde plenumi la evoluigan programon pri virinoj kaj infanoj; altigi sintezajn dispoziciojn de virinoj kaj infanoj; aktive krei favorajn kondiĉojn por ke virinoj engaĝu sin pri la disvolvo de ekonomio kaj socio; garantii la laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de virinoj kaj infanoj; kaj igi la socion havi la ĝeneralan tendencon: respekti virinojn kaj ami infanojn. Xi esperis, ke laborantoj por virinoj kaj infanoj estos fidelaj al sia komenca misio, kaj kun firma batalspirito kaj sincero faros pli grandan klopodon, por ke virinoj iru antaŭe de la epoko, kaj infanoj kresku vigle.

La 28an de septembro la 7a Tutlanda Laborkunveno por Virinoj kaj Infanoj okazis en Pekino. En la kunveno oni transdonis la gravan instrukcion. Li Qiang, la konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de KPĈ kaj ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro, ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree