Peng Liyuan ĉeestis premiodonan ceremonion pri knabina kaj virina edukado de UNESKO 2023
Mirinda Publikigita: 2023-09-29 13:56:42

Antaŭtagmeze de la 28a de septembro, edzino de ĉina prezidanto, speciala sendito de UNESKO pri akcelo de knabina kaj virina edukado Peng Liyuan kaj alvizitanta ĝenerala direktoro de UNESKO Audrey Azoulay kune ĉeestis la premiodonan ceremonion pri knabina kaj virina edukado de UNESKO 2023 kaj respektive faris parolon.

Ili donis premiojn al reprezentantoj de Ĉina Infana kaj Junulara Fonduso kaj Pakistana Alianco por Knabina Edukado.

Peng diris, ke Ĉinio kaj UNESKO kunlaboras por establi la edukan premion por infaninoj kaj virinoj, kio donis ekzemplon, liveris valorajn spertojn kaj ludis ekzemplan rolon por edukado de infaninoj kaj virinoj en la mondo. Peng diris, ke Ĉinio donis altan atenton al garantio de egala edukorajto de virinoj kaj volas kune kun ĉiuj flankoj akceli interŝanĝojn kaj kunlaboron kun la internacia komunumo kaj antaŭenigi altkvalitan disvolviĝon de la eduka afero de infaninoj kaj virinoj en la mondo.

Audrey Azoulay dankis la ĉinan registaron pro longtempa forta subteno al UNESKO kaj eminentan kontribuon de Peng pro akcelo de tutmonda knabina kaj virina edukado. Ŝi diris, ke UNESKO volas plue plifortigi kunlaboron kun Ĉinio por akceli pluan disvolviĝon de la knabina kaj virina eduka afero de la mondo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree