Televida prezentado de Aŭtunmeza Festo de Ĉina Komunikila Grupo estis sendita
CMG Publikigita: 2023-09-29 21:35:58

 

Nur en ĉi bela nokto jare, videblas brila luno klare. Vespere je la oka en la 29a de septembro, la televida prezentado de Aŭtunmeza Festo de Ĉina Komunikila Grupo aperis antaŭ tutmondaj spektantoj. Same kiel la kutima strukturo de antaŭaj aŭtunmezaj vesperoj, la ĉi-foja konsistas el tri partoj: La luno Ondas sur la Rivero, La Rivera Akvo Fluas Tri Mil Liojn kaj La Luno super La Rivero Jaron post Jaro, kiuj estas kunligitaj per la simfonio adaptita de Langlang, ĉina fama pianisto, kaj la Sichuan-a Filharmonia Orkestro laŭ Kanto de Jangzio. 

La televida prezentado serĉas la arton de “estetiko, sincero, lirikismo kaj romantikismo” kaj kreas la varman etoson de “kunesto en ĉi tiu momento" por ĉiuj ĉinoj ĉie en la mondo, kiuj deziras kuniĝon de domanoj (familian kuniĝon) kaj esprimas profundan amon al la patrujo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree