Kiom da trezoroj vi konas sur Zono kaj Vojo?
Mirinda Publikigita: 2023-09-29 14:38:35

Kiom da trezoroj vi konas sur Zono kaj Vojo? Plumo estis skribilo ofte uzita en Eŭropo inter la meza jarcento kaj la 19a jarcento. En Ĉinio la tradicia skribilo estas peniko, farita per animala felo kaj prilaborita ligno.

De la 3a ĝis la 13a jarcento, eŭropaj landoj ofte uzis pergamenon por skribi dokumentojn. La pergameno estis farita ŝafa aŭ animala ledo. En Ĉinio ekde la okcidenta han-dinastio komencis uzi paperon faritan per arboŝelo, malnova katuno kaj fiŝreto, ktp.

Kiom da trezoroj vi konas sur Zono kaj Vojo? Cinamarbo estas unu el spicoj trovitaj tre frue de la homaro. En Eŭropo cinamaro estas uzata por spico de manĝaĵoj kaj perfumo. Tamen en Ĉinio en la dinastio Tang cinamarbo estis valora tradicia medikamento kaj estis uzata de la imperiestra familio kaj nobluloj por aromo. Nun kafo, pano kaj dolĉaĵoj en gusto de cinamarbo estas vaste bonvenigataj de ĉinoj kaj eŭropanoj. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree