Xi stimulis studentojn de Popola Universitato de Publika Sekureco de Ĉinio per responda letero
Mirinda Publikigita: 2023-09-29 16:08:12

Okaze de la Aŭtuna Festo kaj la Nacia Tago, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping respondis leteron de martiraj gefiloj lernantaj en la Popola Universitato de Publika Sekureco de Ĉinio, donante varman deziron al ili kaj esprimante saluton al familianoj de martiroj de la servoj de publika sekureco. 

Xi diris en la letero, ke li ĝojas ekkoni ilian dankosenton al la partio kaj decidemon al daŭrigo de la misioj de la gepatroj por kontribui junan forton al garantio de sekureco de Ĉinio.

Li akcentis, ke iliaj gepatroj kuraĝe portis siajn misiojn kaj senegoisme faris sindomenon kaj eĉ oferis siajn vivojn. Ilia spirito estas memorinda kaj meritas esti daŭrigita. Li esperas, ke la gefiloj prenos la heroajn gepatrojn kiel ekzemplojn, firmigos la principon kaj revon, diligente lernos kaj praktikos, senŝanceliĝe servos kiel fidelaj gardantoj de la partio kaj la popolo, senĉese klopodos por konstrui plialtnivelan sekuran Ĉinion kaj aktive kontribuos forton por antaŭenigi konstruadon de potenca lando kaj revigligon de la nacio. 

De fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, pli ol 17 mil policanoj de la servoj de publika sekureco oferis sian vivon por la laboro kaj pli ol 3 700 estis honoritaj kiel martiroj. Lastatempe 8 martiraj gefiloj lernantaj en la Popola Universitato de Publika Sekureco de Ĉinio skribis leteron al prezidanto Xi por esprimi sian decidemon pri heredo de spirito de la gepatroj kaj kontribui forton por certigi la sekurecon de Ĉinio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree