De la luno, kiu distancas 380 mil kilometrojn de la tero, la luna veturilo Yutu-2 sendis al ni donacon de la Aŭtunmeza Festo. Lastatempe ĝi alportis plej novajn fotojn pri la sfera surfaco de la luno.
La 29an de septembro la Nacia Spaca Administracio de Ĉinio informis, ke la luna sondilo Chang’e-6 nun estas esplorata kaj laŭplane estos lanĉita en ĉirkaŭ 2024. Ĝi revenos kun specimeno de luna grundo kolektita el la dorsflanko de la luno, kaj tio estos la unua kolekto de specimeno el la luna dorsflanko. Oni informis, ke en la plenumo de la tasko de Chang’e-6 multaj ŝlosilaj teknologioj estos progresigitaj, kaj samtempe disvolviĝos pluraj internaciaj kunlaboroj.