La 29an de septembro en la Honkonga Speciala Administracia Regiono kaj Makaa Speciala Administracia Regiono okazis startiga ceremonio de la Tutmonda Ekspozicio, Speciala Ekspozicio en Honkongo kaj Makao “Vojaĝo kun Civilizacioj”.
Ĉina Komunikila Grupo organizis la ekspozicion “Vojaĝo kun Civilizacioj” por konigi al transmaraj spekantoj originon de 5000jara historio de ĉina civilizacio per cifereca teknologio. Tio estas la unua fojo, ke la Ĉina Komunikila Grupo per cifereca platformo kaj cifereca teknologio reaperigas 10 gravajn arkeologiajn ruinojn de origino de ĉina civilizacio. La ekspozicio daŭras unu monaton.