La revuo Qiushi publikigos gravan artikolon de Xi Jinping
CMG Publikigita: 2023-09-30 18:27:39

La revuo Qiushi de la ĉi-jara 19a numero, en la 1a de oktobro eldonita, publikigos gravan artikolon de Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, t.e. Por Antaŭenigi la Ĉinan Modernigon Necesas Trakti Plurajn Esencajn Rilatojn.  

La artikolo emfazas ĉefe ses flankojn: la rilato inter altnivela projektado kaj praktika esplorado; inter strategio kaj taktiko; inter observo de fundamentaj principoj kaj strebo al novokreo (novigo); inter la efiko kaj justeco; inter vigleco kaj ordo; inter sinfortigo surbaze de memstareco kaj malfermo al la ekstero. Por antaŭenigi la ĉinan modernigon necesas insisti pri memstareco kaj sinfortigo, meto de ŝtata kaj nacia evoluado sur proprajn fortojn, kaj pri tio, ke la sorto de nia lando je evoluo kaj progreso devas firme esti tenata en niaj manoj. Ni devas seninterrompe larĝigi nian altnivelan malfermon al la ekstero kaj plivastigi la disvolvan spacon de la ĉina modernigo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree