Vespere de la 30a de septembro, usona prezidento Joe Biden subskribis mallongperiodan buĝetan akton por portempe eviti refojan halton de usona federacia registaro. Laŭ konigo, la akto liveros al la registaro buĝeton por 45 tagoj, inkluzive de helpo al naturaj katastrofoj postulata de la Blanka Domo, tamen ne enhavas financan subtenon al Ukrainio.
Tiam restis nur malpli ol unu horo antaŭ elĉerpo de la financo de la registaro por 2023.
Tamen ankoraŭ ne finiĝis la disputo inter partioj pri la krizo. Post aprobo de la akto, usona prezidento Biden publikigis deklaron, dirante, ke la krizo estas “nenecesa fabrikita” krizo, kiu tuŝis konservativulojn de la Respublika Partio. Sed respublikaj parlamentanoj, kiuj neis la akton publike esprimis malkontenton kaj diris, ke la akto ne helpos solvon de demandoj pri landlimo kaj ŝuldo.