La 1a de oktobro estas la 74a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, diversaj lokoj de la lando per variaj manieroj kune faras celebron kaj deziras prosperon de la granda patrolando. Dum la ferioj, ĉinoj celebras la Aŭtunmezan Feston kaj la Nacian Tagon samtempe, kaj pro tio la homoj pli profunde komprenis kompaktan ligon de “hejmo” kaj “patrolando”.
Diverslokaj vojaĝantoj vizitis la Placon Tian’anmen kaj kunfotado kun la grandioza florkorbo estas plej preferata celebroformo. Ĉijare la placa florkorbo unuafoje estis dekorita kun elementoj de grenoj, simbolante riĉan rikolton kaj esprimante la bondezirojn de la popolanoj de ĉiuj etnogrupoj de la lando, kio estas krei pli belan estontecon en granda vojaĝo por kune realigi la revon de Ĉinio.
Specialistoj diris, ke kuniĝo kaj celebrado de la Aŭtunmeza Festo kaj la Nacia Tago donis al la homoj pli profundan komprenon pri “hejmo” kaj “patrolando”.