Raportisto informiĝis de la Nacia Spaca Administracio de Ĉinio, ke en la 74a Internacia Astronaŭtika Kongreso, kiu okazis en Baku, Azerbajĝano, Hu Hao, la ĉefdezajnisto de la luna sondilo Chang’e-5, deklaris, ke la sciencesploraj specimenoj kolektitaj de la luna sondilo Chang’e-5 baldaŭ estos petataj por la tuta mondo, kaj sciencistoj de ĉiuj landoj estas bonvenaj por kune esplori kaj ĝui la fruktojn.
En la Internacia Astronaŭtika Kongreso respondeculo de la Internacia Akademio pri Astronaŭtiko donis la premion “Teama Atingo” al la ĉina teamo de Chang’e-5.