Amaskomunikiloj de 17 landoj laŭdas la altkvalitan disvolviĝon de “Zono kaj Vojo” en Xinjiang
CMG Publikigita: 2023-10-02 19:06:18

De la 21a ĝis la 29a de septembro la “plukleriga staĝo de ŝtataj komunikilaj respondeculoj por kunkonstruado de la ekonomia zono sur la silka vojo” okazis en Xinjiang. 22 amaskomunikilistoj el 17 landoj, inkluzive de Belgio, Kanado, Germanio, Indonezio, Irano kaj Kazaĥio, iris al Urumĉio, la regiono Kashgar kaj al aliaj lokoj de Xinjiang por fari intervjuon, vizaĝalvizaĝajn interŝanĝojn kun popolanoj el diversaj etnoj, kaj ekkoni la tutan panoramon de la ekonomia kaj socia disvolviĝo en Xinjiang per specialaj prelegoj kaj sidkunvenoj.

Post la vizito al la internacia tera haveno en Urumĉio, la koncentrita centro de Ĉina-Eŭropaj Trajnoj, la antikva urbo Kashgar, la strato Ses Steloj de la urbo Ili, multaj amaskomunikilaj respondeculoj diris, ke la ekonomio de Xinjiang estas prospera kaj evoluanta, la socio restas en harmonio kaj stabileco, kaj la kulturo sin karakterizas per multkoloreco. Kaj sekve ili admiris la okulfrapajn atingojn akiritajn ekde la 10 jaroj, kiam la iniciato “Zono kaj Vojo” estis proponita. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree