En “Ora Semajno” de Ĉinio manifestiĝos forta ekonomio
CMG Publikigita: 2023-10-02 16:34:33

 

La 1an de oktobro laŭ raportoj de usona retejo de Investing.com, kuba novaĵagentejo Prensa Latina, brita ĵurnalo Financial Times kaj la hispana novaĵagentejo EFE, la 19a Azia Sporkunveno nun okazas de la 23a de septembro ĝis la 8a de oktobro en la urbo Hangzhou de la provinco Zhejiang, Ĉinio, kaj en tiu tempodaŭro estas ĝuste la longa feriado, kiu konsistas el la Aŭtunmeza Festo kaj la Nacia Tago. Pro tio la ferioj kun “turismo kaj sporto” espereble vigligos la ĉinan ekonomion.


Laŭ la statistiko, dum la intertempo de la Azia Sporkunveno, la abonkvanto de internaciaj aviadilaj biletoj al Hangzhou kreskis 20-oble kompare kun la pasintjare sama periodo, la abonkvanto de trajnaj biletoj al Hangzhou kreskis 4,7-oble, kaj la rezervokvanto de hoteloj ĉirkaŭ la konkursejoj de la Azia Sporkunveno en Hangzhou pliiĝis 3-oble.

La raporto asertis, ke ekonomikistoj diris, ke de oktobro la ĉina ekonomio retrovis novan ŝancon, kaj en tia kunteksto la ora semajno havos pli fortan manifestiĝon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree