Senĉese plivastiĝas komercaj naviglinioj de Mara Silka Vojo de la 21a jarcento
Mirinda Publikigita: 2023-10-02 16:31:04

Laŭ informo de la Ministerio pri Naturaj Resursoj lastatempe, sekve de plua profundigo de ekstera malfermo, glate disvolviĝas mara transportado kaj senĉese plivastiĝas komercaj naviglinioj de Mara Silka Vojo de la 21a jarcento. 

Laŭ statistiko de la Ministerio pri Naturaj Resursoj, ekde la jarkomenco de 2023 senĉese plivastiĝas komercaj naviglinioj de Mara Silka Vojo de la 21a jarcento, la Xiamen-a Haveno multigis rektan linion al Mez-Oriento sur Zono kaj Vojo, la Tianjin-a Haveno maflermis novan naviglinion rektan al Eŭropo, Hebei-a Haveno funkciigis sian unuan internacian naviglinion de konteneroj al sudorienta Azio. Samtempe plue riĉiĝas naviglinioj de enlanda komerco. 

La produktado de ĉemaraj havenoj ĝenerale bone disvolviĝis. La transporta kvanto de maraj varoj en la unua duonjaro estis 2,2 miliardoj da tunoj, pliiĝante je 9,8% kompare kun tiu samperiodo de 2022. Stabile altiĝis labora efiko de ĉemaraj havenoj, ekzemple la Kantona Haveno okupis antaŭan lokon en labora efiko kaj sinteza efiko inter ĉefaj havenoj de la mondo. 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree