Xi gratulas Muizzu pro elektiĝo kiel prezidento de Maldivoj
Qiujieming Publikigita: 2023-10-03 18:18:21

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Mohamed Muizzu pro lia elektiĝo kiel prezidento de Maldivoj.

En sia mesaĝo, Xi diris, ke Ĉinio kaj Maldivoj havas longan historion de amikaj interŝanĝoj.

Xi diris, ke la du landoj estas ne nur amikoj de sincera fido kaj reciproka helpo, sed ankaŭ partneroj de komuna disvolviĝo kaj komuna prospero, kaj ke li donas grandan gravecon al disvolvo de duflankaj rilatoj kaj pretas labori kun la elektita prezidento Muizzu por antaŭenigi la tradician amikecon, profundigi praktikan kunlaboron kaj antaŭenpuŝi estontec-orientitan ĉiuflankan amikan kaj kunlaboran partnerecon inter la du landoj por nova progreso.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree