Xi esprimas gratulon al dominika nova prezidento
Qiujieming Publikigita: 2023-10-03 17:11:44

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis gratulan mesaĝon al Sylvanie Burton, nova prezidento de Dominiko.

Xi montris, ke Dominiko estas sincera amiko kaj fidinda partnero de Ĉinio en Karibio. Depost la starigo de diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Dominiko ĉiam traktis unu la alian egale kaj subtenis unu la alian. Politika reciproka konfido inter la du landoj senĉese firmiĝis, praktika kunlaboro donis fruktodonajn rezultojn, kaj la amikeco inter la du popoloj profundiĝis tagon post tago. Ĉinio alte aprezas la konsekvencan subtenon de Dominiko al la justa pozicio de Ĉinio pri demandoj koncernantaj la ĉefajn interesojn kaj gravajn zorgojn de Ĉinio.

Xi diris, ke li donas grandan gravecon al la disvolvo de la ĉina-dominikaj rilatoj kaj pretas labori kun prezidento Burton por preni la 20an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj venontjare kiel oportunon por senĉese puŝi la ĉina-dominikajn rilatojn al nova nivelo kaj pli bone profitigu la du popolojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree