Ĉinio firme subtenas internacian sistemon kun UN kiel centro
Yu Publikigita: 2023-10-03 17:23:48

Ĉina sendito diris lunde, ke Ĉinio firme subtenos la internacian sistemon kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN) kiel ĝia centro.

"Ĉinio laboras senlace por antaŭenigi la konstruadon de homa komunumo kun komuna estonteco, kaj firme subtenas la internacian sistemon kun UN kiel ĝia centro,” Dai Bing, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al UN, diris en la malferma ceremonio de la ĉefa kunveno de la Kvina Komitato de la 78a Ĝenerala Asembleo de UN, kiu traktas internajn administrajn kaj buĝetajn aferojn de UN.

La ambasadoro diris, ke alfronte la daŭrajn tutmondajn defiojn, membroŝtatoj devas labori kune por plifortigi la rolon de UN kaj sekvi veran multflankismon.

Dai diris, ke financo servas kiel fundamento de grava elemento subtenanta al la regado de UN, kaj por konservi la rolon de UN kaj plenumi ĝian promeson al multflankismo, ĉiuj membroŝtatoj devas surŝultrigi siajn respondecojn kaj plenumi siajn devojn. Li aldonis, ke iu grava kontribuanto ankoraŭ longtempe ne pagas sian kotizon, kio estas la ĉefa kaŭzo de la likideca krizo de UN.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree