Laŭ ĵus publikigita Orient-Azia kaj Pacifika Ekonomia Ĝisdatigo, la Monda Banko dimanĉe taksis je 5,1% la kreskon de la ĉina ekonomio en 2023.
"Ĉinio havas rimarkindajn fortojn," Aaditya Mattoo, ĉefekonomikisto de la Monda Banko por Orient-Azio kaj Pacifiko, diris en gazetara konferenco responde al demando de la novaĵ-agentejo Xinhua.
"Ĝi montris sian grandan profundecon en fabrikado, sed ne nur en baza fabrikado, ankaŭ la novigema fabrikado, en kiu Ĉinio faras trarompon, la homa kapablo kreita en Ĉinio", diris la ekonomikisto.
Mattoo atentigis, ke Ĉinio planas certigi pli bonan kvaliton de kresko kaj ne nur pensas, kiel la kresko povas esti akcelita baldaŭ.
"Kiom kreski estas malpli interesa demando ol kiel elekti kreskon por Ĉinio," li diris.