Kevin McCarthy, kiu estis eksigita kiel prezidanto de la usona Ĉambro de Reprezentantoj marde, diris al respublikaj kolegoj, ke li ne denove kandidatiĝos por prezidanto.
McCarthy diris al raportistoj post fermita renkontiĝo kun leĝdonantoj de la Respublika Partio marde nokte, “Mi ne denove kandidatiĝos por prezidanto. Mi lasos la konferencon (de la Respublika Partio) elekti iun alian.”
La rimarkoj estis faritaj nur kelkajn horojn post kiam la Ĉambro de Reprezentantoj sub la regado de respublikanoj aprobis senprecedencan decidproponon pri eksigo de McCarthy kiel prezidanto.
Usona prezidento Joe Biden urĝis la Ĉambron rapide elekti prezidanton. “La urĝaj defioj alfrontataj de nia nacio ne atendos,” Karine Jean-Pierre, gazetara sekretario de la Blanka Domo, diris en deklaro baldaŭ post kiam la voĉdono de la Ĉambro detronigis MaCarthy.