Turkio lanĉis novajn aeratakojn al KLP post bombatako en Ankaro
Yu Publikigita: 2023-10-04 18:21:30

La turka Ministerio pri Defendo diris marde, ke la turka armeo efektivigis novajn aeratakojn al celoj de la mallegalizita Kurda Laborista Partio (KLP) en norda Irako.

La ministerio diris en deklaro, ke la aeratakoj detruis 16 celojn de la grupo, inkluzive de kavernoj, bunkroj, gastejoj kaj magazenoj.

"Aeraj operacoj estis efektivigitaj kontraŭ teroristaj celoj en la regionoj Metina, Gara, Hakurk, Qandil kaj Asos en norda Irako", diris la deklaro.

La turka Ministerio pri Internaj Aferoj diris, ke du radikaluloj efektivigis bombatakon antaŭ la konstruaĵo de la ministerio en la turka ĉefurbo Ankaro dimanĉe, iom vundante du policanojn. Unu atakanto mortis post kiam li eksplodigis la memmortigan bombon, dum la alia estis mortpafita de la polico. Unu el la atakantoj estis identigita kiel membro de la KLP.

La truka Ministerio pri Defendo diris dimanĉe, ke nelonge post la bombatako, la turka armeo efektivigis aeratakojn kaj detruis 20 celojn de la KLP en norda Irako.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree