Laŭ la Dogano de Xiamen, en la unuaj ok monatoj de la kuranta jaro, la komerco de la marborda urbo Xiamen en la ĉina sudorienta provinco Fujian kun BRICS-landoj kreskis je 28,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 75,81 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 10,6 miliardoj da usonaj dolaroj).
La eksportado de Xiamen al BRICS-landoj kalkuliĝis al 20,34 miliardoj da juanoj en la periodo de januaro ĝis aŭgusto, kreskante je pli ol 10,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, dum ĝia importado el BRICS-landoj sumiĝis je 55,47 miliardoj da juanoj kun kresko de 37%.
Ĉefaj importitaj varoj dum la periodo inkluzivis karbon kaj ligniton, metalan ercon kaj mineralan sablon, kaj agrikulturajn produktojn, dum eksportoj inkluzivis mekanikajn kaj elektrajn produktojn kaj ankaŭ laborintensajn varojn.