Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj diris merkrede, ke Ĉinio bonvenigas Chuck Schumer, majoritatan estron de la usona senato, gvidi dupartian delegacion de senatanoj al Ĉinio.
La proparolanto faris la rimarkojn post kiam Schumer anoncis, ke li gvidos dupartian delegacion de senatanoj al Ĉinio en la venontaj tagoj.
"Ni esperas, ke ĉi tiu vizito kontribuos al pli objektiva kompreno de Ĉinio en la usona Kongreso, pliigos dialogon kaj komunikadon inter la leĝdonadoj de niaj du landoj, kaj aldonos pozitivajn faktorojn al la disvolviĝo de ĉina-usonaj rilatoj,” diris la proparolanto.