La fruktoriĉa Esperanto-Arbaro de Zaozhuang
Alessandra Madella Publikigita: 2023-10-05 20:56:12

La lastan tagon de Septembro 2023,  anoj de la Shandong-a Esperanto-Klubo vizitis la Esperanto-Arbaron starigitan de samideano Sun Shoude en la suda parto de urbo Zaozhuang. La celo de la vizito estis duobla. De unu flanko, temis pri regula grupa agado por aldoni memor-platojn al arboj ĵus donacitaj de samideanoj de la tuta mondo por memori forpasintajn esperantistojn aǔ celebri internacian amikecon, la stelon de la espero, gravajn datrevenojn  aǔ Esperantajn organizojn. De la alia flanko, estis ŝanco por klubanoj renkontiĝi por la mez-aǔtuna festo en tre bonveniga loko, kie oni povas senstreĉe promeni inter arboj plenplenaj je maturaj juglandoj, pometoj, granatoj aǔ persimonoj kaj libere preni ilin rekte el la branĉoj. En la bele varma tago ni sidis ekstere sub juglandarboj por manĝi kaj babili kune. Tie S-ro Sun kaj liaj familianoj regalis nin per bongusta tagmanĝo, kun interalie fiŝo freŝe kaptita en la parka lageto, freŝaj legomoj kaj divers-gustaj lunkukoj. 

La tuta ekskurso estis tre plaĉa kaj interesa. Frumatene mi ekveturis el la malnova norda kampuso de Zaozhuang-universitato per aǔtobuso plenplena je gestudentoj hejmenirantaj aǔ vojaĝemaj por la nacia festo. Ĉe la centro de la urbo afable atendis min kun sia aǔtomobilo S-ro Semio (Sun Mingxiao), kiu mem havis gravan konsilan rolon en la realigado de la Esperanto-Arbaro. Pluveturis kun ni la vigla junulino Jujuba (Yang Fan), kiu diplomiĝis de la kvar-jara anglalingva fako de Zaozhuang-Universitato, sed bone parolas Esperanton kaj baldaǔ foriros al Pollando por siaj magistraj studoj en Poznano. Laǔ la vojo suden ni renkontis multajn ruĝanj arkegojn kun figuroj de drako kaj fenikso. Jujuba klarigis, ke temas pri signoj de geedziĝaj festoj, kiuj okazas kutime ĉe grandaj hoteloj. Gefianĉoj prefere elektas gravan festotagon por igi sian ceremonion memorinda kaj por esti certaj, ke la invititaj gastoj estu liberaj kaj povu partopreni en la bankedo. 

1) S-ro Sun Shoude

Kiam ni eniris en la sudan distrikton Yicheng, ekaperis multaj surstrat-vendistoj de granatoj.  Kvankam la nomo « Zaozhuang » laǔlitere signifas « jujuba vilaĝo», la urbo famas kiel unu el la « granataj ĉefurboj » de Ĉinio.  La kultivado de tiu ĉi frukto okupas 20 000 akreojn kaj ĝia industrio inkluzivas la kreadon de bonsajoj, same kiel la produktadon de vino, suko, teo, mielo aǔ kosmetikaĵoj, ankaǔ eksportataj al aliaj landoj kiel Japanio. Kiel survoje rememorigis al ni grandaj afiŝoj, Zaozhuang lastatempe gastigis tutmondan konferencon pri la disvolvo de la granata industrio, por favori internacian interŝanĝon kaj kunlaboron. Nur antaǔ kelkaj tagoj la Prezidanto Xi Jinping mem vizitis la Panoraman Granatan Ĝardenon Guanshi. Tiu areo estas progresa ne nur en la prezentado de novaj granataj specoj, eĉ facile permane senhaǔtigeblaj, sed ankaǔ en la esplorado de novaj formoj de turismo por la libera tempo, kiu povas malkovrigi la riĉecon de la naturo al la loĝantoj de la grandaj ĉinaj urbegoj . 

2) Shandong-a Esperanto-Klubo vizitas la Eo-Arbaron

Fakte, kvankam la humil-sona nomo « jujuba vilaĝo » iom kaŝas la gloran historion de la loko, kiu gastigis filozofojn kiel Mencion, tiu vilaĝo starigita en Tang-dinastio kaj ĉirkaǔita de ĉinaj daktil-arboj estis efektive la unua kerno de la moderna disvolvo de la urbo. Verdire, laboristoj amase alkuris dank’al la malkovro de karbo fare de ĝiaj vilaĝanoj kaj al la fondo de la moderne organizita Karbo-mina Kompanio Zhongxing en 1878. Tio igis Zaozhuang unu el la tri plej gravaj karbejoj en Ĉinio ĝis la 30-aj jaroj kaj la kvara plej prospera urbo en Shandong-provinco multe pli longe, kiel montras la litero « D » de la alfabeto sur ĝiaj aǔtomobilaj numerplatoj. Tamen, antaǔ tridek jaroj la preskaǔ tuta elfosiĝo de la karbo kaj pli granda konscio pri ĝia poluiga impakto sur la medio kaǔzis la krizon de la industrio kaj la falon de la urbo al la lasta loko en la provinco. Nun nova kresko estas antaǔvidata, dank’al fortaj investoj en renoveblaj energioj, kiuj donis al Zaozhuang la nomon de “bateria urbo” kaj al la valorigo de ĝiaj naturaj rimedoj en la frukt-industrio kaj en turismo respektema de la medio. 

3) Memor-arbo de Eo-verkistoj Julia Sigmund kaj Sen Rodin

Ankaǔ la Esperanto-Arbaro de S-ro Sun Shoude bone videblas en la kunteksto de tiu evoluo. Dum la naǔ jaroj, kiuj pasis ekde ĝia fondo, ĝi devis iom ŝanĝi sian unuan ambician projekton, kiu eĉ devintus inkluzivi ĉevalejon, teniskampojn, okcident-stilan preĝejon, holandajn vent-muelilojn kaj grandiozan Zamenhof-placon. Sed la ligo kun Esperanto iĝis eĉ pli forta kaj nun konkrete realiĝos en la konstruado de nova Esperanto-domo por teni kursojn aǔ seminariojn kaj doni al samideanoj la eblecon tranokti aǔ kampadi en nature kaj kulture verda etoso. Tie povos loĝi ankaǔ la esploristoj, kiuj volas trankvile traserĉi la dokumentojn de la Esperanto-muzeo de Zaozhuang-universitato. Sed ĝi certe estos ankaǔ tre alloga loko por la feriado de familioj kaj junuloj, kiuj ŝatas la ŝancon esti en urbo facile atingebla per superrapida fervojo, sed malstreĉige merĝitaj en tute plaĉan naturan medion. Certe oni povas antaǔvidi por la Esperanto-arbaro de Zaozhuang tre fruktodonan estonton! 

 

4) La historia sidej de Karbo-mina Kompanio Zhongxing en Zaozhuang

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree