Kazaĥio fariĝis grava transporta nodo liganta Azion kaj Eŭropon
Qiujieming Publikigita: 2023-10-05 17:20:08

En la 7a de septembro, 2013, ĉina prezidanto Xi Jinping faris paroladon titolitan “Antaŭenigu interpopolan amikecon kaj kreu pli bonan estontecon kune” en la universitato Nazarbayev en Kazaĥio. En tiu parolado, la iniciato de komuna konstruado de “Ekonomia Zono de la Silka Vojo” estis proponita la unua fojo.

Internacia loĝistika bazo troviĝas en la urbo Lianyungang, Ĉinio, pli ol 4 000 kilometrojn for de Astano, la ĉefurbo de Kazaĥio. La loĝistika bazo estas la unua fizika platforma projekto efektivigita post kiam la komuna konstruado de la iniciato Zono kaj Vojo estis proponita. Ekde tiam, Kazaĥio, la plej granda lando senmarborda en la mondo, havas eliron al Pacifiko.

Dum la pasintaj 10 jaroj, la internacia loĝistika bazo fariĝis la centro de tera transporto kaj mara transporto por Azio kaj Eŭropo. Kaj Kazaĥio fariĝis grava transporta nodo liganta Azion kaj Eŭropon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree