La Ĉina Asocio de Aŭtomobilaj Fabrikantoj diris merkrede, ke ĝi bedaŭras kaj firme oponas la decidon de la Eŭropa Komisiono komenci kontraŭsubvencian enketon al ĉinaj elektraj pasaĝerveturiloj, dirante, ke la movo severe disrompos tutmondajn industriajn kaj provizajn ĉenojn.
La asocio diris, ke Ĉinio estas la plej granda eksterlanda merkato de multaj aŭtomobilaj kompanioj en la Eŭropa Unio (EU), kiuj atestis la disvolviĝon de la ĉina industrio de elektraj veturiloj. Ĝi rimarkigis, ke estas senduba fakto, ke la ĉina merkato de elektraj veturiloj vidis furiozan konkurencon kaj ne dependas de subvencioj por subteno aŭ protekto.
La asocio diris, ke la enketo de EU, komencita kun malrespekto al la fakto, estas evidenta ago de protektismo, kiu malrapidigos la disvolviĝon de la elektroveturila industrio en EU kaj la resto de la mondo kaj malhelpos la tutmondan serĉadon de karbona neŭtraleco.