Eksigo de prezidanto de Ĉambro de Reprezentantoj reflektas “uson-stilan demokration”
Yu Publikigita: 2023-10-05 18:07:58

Post 9 monatoj da laboro, prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj de Usono, Kevin McCarthy, estis eksigita el la posteno. La 3an de oktobro laŭ loka tempo, membroj de la Ĉambro de Reprezentantoj sub la regado de respublikanoj eksigis la prezidanton McCarthy per la voĉdono de 216 kontraŭ 210. La usonaj amaskomunikiloj kriis: "Tio estas senprecedenca en la historio de Usono, kaj nun la Ĉambro de Reprezentantoj estas en Kaoso." Diversaj rondoj en Usono estas maltrankvilaj pri tio, ke kun la drama eksigo de la "tria figuro" en la politikaj rondoj de Usono, la lukto inter la du politikaj partioj kaj inter enpartiaj frakcioj intensiĝos, kio alportos pli da tumultoj al la politikaj rondoj de la lando kaj plue disŝiros la usonan socion.

En la usona historio, mocio pri eksigo de prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj estis tre malofta, kaj McCarthy fariĝis la unua eksigita prezidanto. Post kiam la voĉdona rezulto aperis, multaj homoj surpriziĝis, ĉar la Respublikana Partio havis 221 sidlokojn en la Ĉambro de Reprezentantoj, pli multajn ol la Demokratia Partio, kiu posedis 212 sidlokojn. Sed pro la "perfido" de ok ekstreme dekstraj respublikaj leĝdonantoj, la ĉambro finfine eksigis McCarthy.

Do, kial ĉi tiuj 8 respublikaj leĝdonantoj elektis "perfidon"? Pluraj fakuloj diris al raportistoj de Ĉina Komunikila Grupo, ke la rekta kialo venas de la kongresa debato pri budĝeta kredito.

La fiska jaro de la usona federacia registaro komenciĝas la 1an de oktobro ĉiujare. Ekde septembro, la kvereloj inter la du politikaj partioj pri la buĝeto por la nova fiska jaro eskaladiĝis. Por eviti fermiĝon de la registaro pro ŝuldo superanta la leĝan plafonon, la Senato sub la regado de demokratoj kaj la Ĉambro de Reprezentantoj sub la regado de respublikanoj proponis provizorajn financajn planojn respektive, sed ambaŭ ne estis aprobitaj. La respublikaj konservativuloj eĉ asertis, ke ili ne akceptas iun ajn provizoran kompromisan planon. La 30an de septembro laŭ loka tempo, McCarthy kiel prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj decidis en la lasta momento unuiĝi kun demokratoj por adopti provizoran financan leĝprojekton, kiu ne inkluzivis la proponojn de respublikanaj konservativuloj pri evidenta redukto de federaciaj elspezoj kaj plifortigo de landlima regado. Tio rekte akrigis lian konflikton kun la konservativa frakcio en la Respublikana Partio.

Vespere de la 2a de oktobro laŭ loka tempo, ekstreme dekstra respublika senatano Gates proponis mocion pri eksigo de prezidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj je la kialo, ke McCarthy servas al la Demokratia Partio". Laŭ la reguloj de la Ĉambro de Reprezentantoj, la membroj povas peti la prezidanton aranĝi voĉdonon ene de du leĝdonaj labortagoj, kaj simpla plimulto de voĉoj estas bezonata por eksigi la prezidanton. Estis ĝuste ok ekstreme dekstraj respublikanoj, kiuj aliĝis al la Demokratia Partio, kaj McCarthy finfine estis eksigita.

Multaj analizantoj opiniis, ke la akra kontraŭstaro inter politikaj partioj en Usono kaj la intensigo de enpartiaj frakciaj luktoj estas ĉafaj kialoj de la eksigo de McCarthy. 

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree