Ĉinio kaj landoj kun similaj ideoj alvokas pli bonajn sistemojn de sociala sekureco por maljunuloj
Yu Publikigita: 2023-10-05 16:27:43

Ĉinio merkrede faris komunan deklaron nome de ĉirkaŭ 80 landoj en la 54a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), alvokante pli bonajn sistemojn de sociala sekureco por la maljuna loĝantaro.

En la komuna deklaro, Chen Xu, estro de la ĉina misio en Ĝenevo, diris, ke kun akceliĝo de la loĝantara maljuniĝo tra la mondo, mankoj en la soci-subtenaj sistemoj fariĝas pli elstaraj, inkluzive de daŭripoveco de social-sekureca politiko, regiona diferenco en prizorgo kaj subteno de maljunuloj, kaj diskriminacio kontraŭ maljunuloj.

"La rajto al sociala sekureco estas tre grava por garantii homan dignon de ĉiuj, kiam ili alfrontas cirkonstancojn, kiuj senigas ilin je la kapablo plene realigi la homajn rajtojn", diris la komuna deklaro.

Ĝi emfazis, ke ĉiuj, inkluzive de maljunuloj, havas la rajton al sociala sekureco, por ke ili povu vivi digne kaj plene partopreni en la socio. Ĝi aldonis, ke la plibonigo de sistemoj de sociala sekureco kaj protekto kaj antaŭenigo de la homaj rajtoj por maljunuloj devas esti traktataj en ĉiuj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree