Wang Yi postulis rapidan verdan transformon ĉirkaŭ trans-Himalaja regiono
Ema Publikigita: 2023-10-06 18:48:15

Wang Yi ĵaŭde postulis rapidan verdan transformon ĉirkaŭ la trans-Himalaja regiono por antaŭenpuŝi daŭrigeblan ekonomian disvolvadon de la areo.

Wang, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj direktoro de la Oficejo de la Centra Komisiono de Eksteraj Aferoj, faris la rimarkojn en la 3a Ĉina Tibeta Trans-Himalaja Forumo por Internacia Kunlaboro okazinta en Nyingchi, la Tibeta Aŭtonoma Regiono de Ĉinio.

Wang diris, ke ekde la lanĉo de la forumo, Ĉinio laboras pri ampleksa kaj profunda kunlaboro kun la landoj de la regiono, senĉese kreante kunlaborajn konsentojn kaj aktive subtenante verdan disvolvadon, kio ludis gravan rolon por antaŭenigi la ekonomian kaj socian disvolviĝon de la regiono kaj plibonigi la administradon de la ekologia medio.

Li aldonis, ke ĉar landoj en la trans-Himalaja regiono estas geografie ligitaj, kunhavas similajn kulturojn kaj estas ligitaj per komuna estonteco, ili havas tre similajn opiniojn pri ekologia protekto kaj estas partneroj en la procezo de modernigo. Ĉinio volas labori kun ĉi tiuj landoj por kunhavi la historiajn ŝancojn por disvolvado kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco, kontribuante al la prospero, stabileco kaj mediprotekto de la regiono kaj la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree