Proparolanto de la Ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj anoncis vendrede, ke ĉina ĉefministro Li Qiang ĉeestos al ferma ceremonio de la 19a Azia Sportkunveno en urbo Hangzhou, provinco Zhejiang, la 8-an de oktobro.
Wang Wenbin, la proparolanto diris en deklaro, ke Li ankaŭ okazigos bonvenigan bankedon kaj eventojn de duflankaj rilatoj por alilandaj gvidantoj, kiuj ĉeestos al la ferma ceremonio.