Putin: Kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio estas “stabila faktoro” de mondaj aferoj
Ĝoja Publikigita: 2023-10-06 17:26:20

Rusa prezidento Vladimir Putin diris ĵaŭde, ke la iniciato Zono kaj Vojo estas "esperoplena" kaj kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio estas grava stabila faktoro en mondaj aferoj.

Tion Putin esprimis respondante demandon de ĉina novaĵ-agentejo Xinhua en plena sesio de la 20-a Jarkunveno de Valdai-a Diskuta Klubo en urbo Sochi.

Parolante pri ĉina ekonomia kreskado, kiu profunde impresis homojn, Putin diris, ke Ĉinio jam estas "unu el la gvidaj motoroj de la monda ekonomio."

Putin ankaŭ substrekis, ke la du landoj ne esperas fondi militan blokon kontraŭ iu ajn.

Li diris, ke kunlaboro inter Rusio kaj Ĉinio fariĝis grava stabila faktoro de internaciaj aferoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree