Renaskiĝo de antikva urbo Khiva
Ema Publikigita: 2023-10-06 17:52:21

En 2022, kiam ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis Uzbekion por la tria fojo, li donacis al uzbeka prezidento Shavkat Mirziyoyev la miniaturan modelon de la historiaj kaj kulturaj restaĵoj de la antikva urbo Khiva kiel specialan nacian donacon, kiu estis kune restaŭrita de Ĉinio kaj Uzbekio. La nacia donaco spegulis la civilizaciajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Uzbekio per la diplomatio inter la du ŝtatestroj.

La antikva urbo Khiva estas la unua protekta projekto de kultura heredaĵo de Ĉinio en Centra Azio. Ĝi konservas la plej kompletajn antikvajn konstruaĵojn en Khwarezm, la regiono de Centra Azio kaj la historiajn postsignojn de la intersekciĝo de orientaj kaj okcidentaj civilizacioj. Tamen, pro kadukiĝo, kelkaj antikvaj konstruaĵoj en la antikva urbo Khiva plimalboniĝas kaj eĉ estas sur la rando de kolapso.

Dum la sesjara ĉina-uzbeka kunlabora restaŭrado, la ĉinaj "kulturaj relikvaj kuracistoj" kunlaboris kune kun lokaj homoj por reaperigi la iaman aspekton de la antikva konstruaĵo per metilerteco kaj konservi la veran integrecon kaj altvaloran historian informon de la antikva urbo Khiva en la maksimuma grado.

Ĉi tiu antikva urbo, starante sur la prospera Silka Vojo dum miloj da jaroj, denove alportas gloron kaj esperon al homoj ĉi tie.

En la pasintaj 10 jaroj, Ĉinio kunlaboris kun 17 landoj kune konstruantaj la Zonon kaj Vojon por realigi 33 komunajn arkeologiajn projektojn, kaj aktive antaŭenigis kunlaboron de la protektado kaj restarigo de historiaj restaĵoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree