Manpremo inter kompanioj HBIS kaj Serba Ŝtalo
Ema Publikigita: 2023-10-07 17:27:02

Pli ol 40 kilometrojn sudoriente de Beogrado, la ĉefurbo de Serbio, ĉe la kunfluo de la riveroj Danubo kaj Moravo, troviĝas urbeto Smederevo kun pli ol 100 000 loĝantoj. La renaskiĝo de jarcenta ŝtalejo restarigis la ĉarmon de ĉi tiu urbeto.

Fondita en 1913, la Smederevo-Ŝtalejo kontribuis 40% al la enspezo de la urbo dum ĝia prospero kaj estas konata kiel la fiereco de Serbio. Poste, pro intensa konkurado de merkato kaj malbona administrado, la jarcenta ŝtalejo komencis deficiton en sinsekvaj jaroj kaj estis sur la rando de bankroto.

En la aprilo de 2016, responde al la iniciato Zono kaj Vojo, la Grupo de Ĉinio HBIS investis 46 milionojn da eŭroj por la starigo de Serba Ŝtalo de HBIS.

Nur du monatojn post la starigo de Serba Ŝtalo de HBIS, la 19an de junio 2016, ĉi tiu jarcenta ŝtalejo bonvenigis gravan gaston. En ĉi tiu tago, miloj da ŝtalfabrikistoj, iliaj familianoj kaj loĝantoj de Smederevo kolektiĝis en la fabriko por bonvenigi ĉinan prezidanton Xi Jinping.

Ĉi tie, prezidanto Xi ricevis donacon, kiu estas memoriga plako de la ŝtalejo de Smederevo, farita de la ŝtalfabrikistoj.

Tiu ĉi plako, forĝita el ŝtalo, nun fariĝis atesto de la amikeco inter Ĉinio kaj Serbio. Ĝi ankaŭ memorigas la historion de reviviĝo de jarcenta ŝtalejo sub la iniciato Zono kaj Vojo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree