Ĉinio oponas usonan movon enigi ĉinajn entojn en liston de eksportregado
Ema Publikigita: 2023-10-07 17:29:21

Proparolanto de la Ministerio de Komerco de Ĉinio diris sabate, ke Ĉinio firme oponas la movon de la Usona Komerca Departemento enigi kelkajn ĉinajn entojn en la liston de eksportregado.

La proparolanto faris la rimarkojn respondante al amaskomunikila demando pri la Usona Komerca Departemento, kiu lastatempe metis kelkajn ĉinajn entojn en sian liston de eksportregado sub la tiel nomataj rusaj ekskuzoj.

La proparolanto rimarkigis, ke la usona flanko ĝeneraligis nacian sekurecon, misuzis eksportregadajn rimedojn kaj arbitre trudis unuflankajn sankciojn kaj "longbrakan jurisdikcion" al ĉinaj kompanioj. Tio estas tipa agado de ekonomia devigo kaj unuflanka ĉikanado.

La proparolanto diris, ke la usona flanko devas tuj korekti siajn malĝustajn agojn kaj ĉesigi sian senracian subpremadon de ĉinaj kompanioj. Ĉinio prenos ĉiujn necesajn rimedojn por firme protekti la legitimajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj entreprenoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree