Nepala ĉefministro ricevis ekskluzivan intervjuon de ĈKG
Ĝoja Publikigita: 2023-10-07 16:49:49

Lastatempe nepala ĉefministro Pushpa Kamal Dahal ricevis ekskluzivan intervjuon de Ĉina Komunikila Grupo (ĈKG).

En la intervjuo, Pushpa Kamal Dahal diris, "Farinte paroladon en la 78-a Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj en Nov-Jorko, mi rekte atingis urbon Hangzhou por la 19-a Azia Sportkunveno, kiu estas ĝojiga afero por mi. Mi honore partoprenis en la malferma ceremonio de la sportkunveno kaj dume faris malkaŝajn interŝanĝojn kun respektata prezidanto Xi Jinping pri dulanda kunlaboro, kio gravas por mi."

Pushpa Kamal Dahal laŭdis, ke en sia historio de disvolvo, la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) resumis spertojn kaj fariĝis matura. En la konstruado socialisma kun ĉinaj trajtoj la KPĈ gajnis grandan sukceson. Ĉinaj spertoj havas pozitivan influon al komunistaj partioj tra la mondo kaj al popolanoj, kiuj volas disvolviĝon kaj socian justecon, kaj ili volas lerni ĉinajn spertojn.

Parolante pri Zono kaj Vojo, li diris, "Ni alte atentas la iniciaton de prezidanto Xi Jinping. Kaj kiel kunlabora partnero, ni serioze rigardas la iniciaton Zono kaj Vojo, proponitan de prezidanto Xi Jinping, kaj aktive plenumas ĝin. Nun prezidanto Xi proponas iniciatojn pri monda sekureco, monda disvolvo kaj monda civilizacio, kaj al ili ni donis gravan atenton kaj pridiskutas kiel fari reciprokan helpon."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree