Li Qiang renkontiĝis kun uzbeka ĉefministro
Ema Publikigita: 2023-10-08 21:18:50

Ĉina ĉefministro Li Qiang dimanĉe rekontiĝis kun uzbeka ĉefministro Abdulla Aripov, kiu estis en Hangzhou, Ĉinio, por ĉeesti la ferman ceremonion de la 19a Azia Sportkunveno.

Li Qiang diris, ke en majo de 2023, ĉina prezidanto Xi Jinping kaj uzbeka prezidanto Shavkat Miromonovich Mirziyoyev konsentis konstrui komunumon kun komuna estonteco de Ĉinio kaj Uzbekio, kio pluapaŝe montris la direkton por disvolvado de la rilatoj inter la du landoj. Ĉinio volas kunlabori kun Uzbekio por pligrandigi la skalon de ekonomia kaj komerca kunlaboro, plibonigi la nivelon de konektebleco, plifortigi interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn kaj amplekse profundigi reciproke utilan kunlaboron en diversaj kampoj, prenante la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kiel la ĉefan linion. Ĉinio volas kunlabori kun centr-aziaj landoj, inkluzive de Uzbekio, por konstrui pli proksiman ĉina-centrazian komunumon kun komuna estonteco.

Aripov gratulis Ĉinion pro la sukcesa okazigo de la Azia Sportkunveno de Hangzhou, kaj diris, ke Uzbekio restas fidela al la principo de unu Ĉinio, firme subtenas kaj aktive partoprenas en la komuna konstruado de la Zono kaj Vojo, kaj volas plu profundigi kunlaboron kun Ĉinio en diversaj kampoj, antaŭenigi kunlaboron inter Ĉinio kaj Centra Azio, kaj altigi la dulandajn rilatiojn al nova nivelo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree