Demando: Eksplodis konflikto inter armitaj grupoj de Israelo kaj Palestino en Gazao, kio kaŭzis grandnombrajn mortintojn kaj vunditojn de la du flankoj. Kiel Ĉinio komentis tion?
Respondo: Ĉinio profunde atentas la nunan intensiĝon de la situacio kaj eskaladon de la perforta konflikto inter Palestino kaj Israelo. Ni alvokis, ke la rilataj flankoj estu trankvilaj, sin regu, tuj finu malamikajn agojn kaj protektu civilulojn kaj evitu pluapaŝan plimalboniĝon de la situacio.