Trajno sur la Pampoj
Ema Publikigita: 2023-10-08 19:03:16

Argentino, ĉe la suda fino de la latinamerika kontinento, estas unu el la plej malproksimaj landoj en la mondo de Ĉinio.

En julio de 2023, la trajno veturis laŭ la Belgrano-Fervojo, portante agrikulturajn produktojn, kiuj estos vendataj al diversaj lokoj de la mondo poste. Tio dankas al la lastatempa renovigo de la fervojo, por kiu oni uzis lokomotivojn kaj trakojn alportitajn el Ĉinio, 20 000 kilometrojn for de Argentino, kaj la fervojo proksimigis la du landojn sur kontraŭaj flankoj de la Tero.

Argentino estas riĉa je naturaj rimedoj. Ĝi estas konata kiel la "monda grenejo kaj vianda ĉefurbo". Tamen, ĝia konkurencivo sur la internacia merkato estis subfosita de ĝia malmoderna fervoja infrastrukturo kaj la alta kosto de transportado per ŝoseo.

En julio de 2014, ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu vizitis Argentinon unuafoje, ĉeestis la malferman ceremonion de la rekonstrua projekto de la Belgrano-Fervojo per videoligo. La renovigo estis grava kunlabora projekto de transportado inter Ĉinio kaj Argentino sub la Iniciato Zono kaj Vojo.

En junio de 2023, la rekonstrua projekto de Fazo 1 de la Belgrano-Fervojo estis plensukcese plenumita. Ĉi tiu renoviga jarcenta fervojo ligas la kultivajn areojn kaj havenojn de Argentino, mallongigante la vojaĝon, kiu antaŭe daŭris tri tagojn kaj tri noktojn, ĝis unu tago, kaj kreante pli ol 4 800 rektajn laborpostenojn laŭ la fervojo.

En februaro de 2022, okaze de la 50a datreveno de la starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, Argentino kaj Ĉinio subskribis memorandon de kompreno pri kunlaboro kadre de la Iniciato Zono kaj Vojo. Nuntempe Ĉinio estas ne nur ĉefa celo por agrikulturaj eksportaĵoj el Argentino, sed ankaŭ unu el ĝiaj plej gravaj komercaj partneroj.

Kiel ĉinoj diras, por homoj kun komunaj aspiroj, nek montoj nek oceanoj kreas distancon. Simile, en Latin-Ameriko oni diras, ke vera amiko povas tuŝi vian koron de la alia fino de la mondo. Kunigitaj de daŭra amikeco, kiu ampleksas montojn kaj oceanojn, Ĉinio kaj Argentino marŝas man-en-mane, senĉese intensigante siajn klopodojn por antaŭenigi la Iniciaton Zono kaj Vojo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree