Supera “ora semajno” paligis kaj finis bruojn atakantajn Ĉinion
Ĝoja Publikigita: 2023-10-08 20:56:48

Dum la oktaga "ora semajno" la nombro de homoj vojaĝintaj en Ĉinio estis 826 milionoj da homoj, pli multe je 71,3% ol tiu en la sama periodo de 2022 kaj pli multe je 4,1% ol tiu en la sama periodo de 2019. Kaj la enlanda turisma enspezo estis 753,43 miliardoj da juanoj, pli multe je 129,5% ol tiu en la sama periodo de 2022 kaj pli multe je 1,5% ol tiu en la sama periodo de 2019. Kaj enspezo de biletejoj superis 2,73 miliardojn da juanoj…En la ĵus finiĝintaj ferioj de la ĉinaj Aŭtunmeza festo kaj Nacia Tago, estis varma kaj prospera la ĉina konsuma merkato. Laŭ la retejo de germana ĵurnalo Frankfurter Allgemeine Zeitung, la vigla turismo estas rigardata la signo de ĉina ekonomia reprosperiĝo.

La prospera sceno de la "ora semajno" estas grava signo de renormaliĝo kaj reprosperiĝo de ĉina ekonomio. Nun mankas forto por reprosperigi la mondan ekonomion, kaj la ekstera medio estas pli komplika kaj pli severa, tamen la ĉina ekonomio montras marteleblecon kaj viglecon en sia kontinua reprosperiĝo. En la unua duono de la kuranta jaro, la ĉina enlanda totala produkta sumo pliiĝis je 5,5% ol en 2022, okupante la antaŭan lokon de mondaj ĉefaj ekonomioj. Aparte depost aŭgusto de la kuranta jaro, rapidiĝis produktado de ĉinaj industrio kaj servado, daŭre plivastiĝis enlanda postulo kaj pliboniĝis nacia ekonomio danke al serioj da politikoj kaj rimedoj, kiuj celas pligrandigi enlandan postulon, fortigi fidon kaj preventi riskojn.

Proparolanto de la Internacia Mona Fonduso lastatempe diris, ke oni jam vidis signon de reprosperiĝo de la ĉina ekonomio el freŝaj donitaĵoj. Ankaŭ respondeculo de la Unuiĝintaj Nacioj pri aferoj komercaj kaj disvolvaj montris, ke la ekstera mondo troigis maltrankvilon pri ĉina ekonomio.

Objective, la ĉina ekonomio alfrontas ankoraŭ komplikan kaj severan internacian situacion, kaj bazoj por daŭrigi reprosperiĝon ankoraŭ devas esti soliditaj. Tamen la varma konsuma merkato dum la ferioj de Nacia Tago klare montris, ke ne ŝanĝiĝos la bazo, ke la ĉina ekonomio havas fortan marteleblecon, grandan potencialon, plenan viglecon kaj longtempan pliboniĝon.

Kiam mankas kineta energio por kreskado de monda ekonomio, la ĉina ekonomio stimulos reprosperiĝon de monda ekonomio per sia forta martelebleco. Tio refoje paligos kaj finos bruojn atakantajn ĉinan ekonomion.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree