Kiu projekto kuneprezentita de malsamaj markoj plej allogas vin?
Mirinda Publikigita: 2023-10-08 09:47:30

En la pasinta epizodo ni konigis kelkajn kunlaborajn produktojn de naciaj kompanioj kaj internaciaj markoj. Lastatempe kelkaj eksterkapitalaj gigantoj prezentis novajn projektojn kune kun la ĉina merkato.

La 19an de septembro la kafa noviga industria parko de Starbucks malfermiĝis en urbo Kunshan, Jiangsu-provinco. La totala investo estas 220 milionoj da usonaj dolaroj kaj ĝi estas la plej granda projekto investata de Starbucks en Ĉinio pri kafo-produktado kaj vara transportado.

La 20an de septembro ekfunkciis la industria parko de Adiddas-a Aŭtomatiga Distribua Centro en Suzhou. La totala investo estas unu miliardo da juanoj kaj la plej granda de Adiddas en la lastaj kvin jaroj.

Samtage Koka Kolao ekkonstruis sian trinkaĵan kompanion en la ekspluata zono en Kunshan de Jiangsu-provinco. La totala investo estas du miliardoj da juanoj, kiu estas la plej granda simpla investo de Koka Kolao en Ĉinio. La moderna fabriko kun produktado, distribuo kaj regiona vendado estos finkonstruata kaj ekfunkcios antaŭ jarfino de 2025.

Ĉi tiuj novaj projektoj kunlaboraj enkorpigas fortan allogon de la ĉina merkato al la ekstera kapitalo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree