Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj dimanĉe diris, ke Ĉinio volas per helpo provizi afganajn lokojn suferintajn tertremojn.
Fortegaj tertremoj kun unu 6,2-a magnituda seismo dimanĉe atakis provincon Herat en la okcidenta parto de Afganio, kaj la tertremoj mortigis pli ol 2 000 homojn kaj vundis proksimume 10 000.
La proparolanto aldonis, ke ĝis nun neniu ĉina civitano estis mortigita aŭ vundita en la tertremoj.